Gustavo Petro alprenas la prezidantecon de Kolombio ĉi-dimanĉe

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-08-07 18:10:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Gustavo Petro, nova prezidento de Kolombio

Bogoto,  aŭg 7 (RHK) La elektita prezidento de Kolombio, Gustavo Petro, enoficiĝas hodiaŭ en ĉeesto de gloraj personecoj el la tuta mondo kaj de ĉirkaŭ 100 000 kolombianoj, kiuj estas atendataj en la Placo de Bolívar, en la centro de ĉi tiu ĉefurbo.

 “De hodiaŭ Kolombio ŝanĝiĝas. Estas alia. Ne estas ŝanĝo por venĝi aŭ krei pli da malamo,” asertis Petro en sia unua parolado post esti elektita de pli ol 11 milionoj da samlandanoj.

Internaciaj amaskomunikiloj atentigas, ke estas signifa, ke post multaj jaroj da ekskludo, persekutado kaj murdo, revoluciulo kaj eksbatalanto svingos la glavon de la Liberiganto Simón Bolívar en la Domo de Nariño, por defendi la kolombian maldekstron kaj deploji registaron  de nacia interkonsento.

La eksa urbestro de Bogoto ekregas en la aĝo de 62 jaroj kaj kun 50,47 elcentoj de la voĉoj en la elektoj okazigitaj la 19-an de junio, kiam lia koalicio de la Historia Pakto venkis super la liberalulo Rodolfo Hernández.

Lia balotpartnerino, Francia Márquez, fariĝas la dua virino kaj unua afrik-amerika, kiu okupis la vicprezidantecon de la sudamerika lando, kun la malfacila misio "semi novan kaj definitivan ŝancon por vivo kaj paco en Kolombio" kaj doni voĉon al nigraj, indiĝenaj, kamparanaj kaj aliaj marĝenigitaj popoloj dum jarcento da dekstrula dominado.


Fonto:Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up