Raúl Castro vojaĝis al Kolombio por la paca interkonsento.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-26 13:59:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al la kolombia urbo Cartagena de Indias, por ĉeesti ĉi-lunde, la ceremonion kie estos subskribita la fina interkonsento de paco inter la registaro kaj la revoluciaj armitaj fortoj-Popola Armeo, FARC-EP.

Akompanas la kuban prezidento, la historiisto de Havano, Eusebio Leal, la ambasadoro de Kubo en Kolombio, José Luis Ponce, kaj membroj de la grupo de garantiantoj flanke de Kubo, kiuj prizorgis la dialogon de paco en Havano.

La subskribo-ceremonio okazos en la Korto de la Flagoj de la Kongresa Centro de Cartagena, en ĉeesto de proksimume mil 500 personoj, kaj ĝin prizorgos preskaŭ mil ĵurnalistoj, kameraistoj, fotografoj, lokaj kaj internaciaj teknikistoj.

La interkonsento, de post proksimume 4 jaroj de pacaj dialogoj en Havano, inter la ekzekutivaj gvidantoj de ambaŭ partneroj, estos subskribita de la prezidento Juan Manuel Santos kaj la gvidanto de tiu ribelema movado, Timoleón Jiménez.

Kubo kaj Norvegio agadis kiel garantiantaj landoj en la dialogoj, dum Ĉilio kaj Venezuelo akompanis la tutan procezon en ties karaktero de akompananataj ŝtatoj.

La formaligo de la interkonsento okazos kelkajn tagojn post la 10-a konferenco de la FARC-EP,  kiu aprobis la interkonsentojn en Havano la pasintan 24-an de aŭgusto.

La fino de tiu ĉi konflikto, kiu postlasas 300 mil mortintojn, estos poste aprobita en referendumo popola, okazonta la venontan 2-an de oktobro.

La ceremonion partoprenas, krome, 27 ministroj pri eksteraj rilatoj, tri eksaj vicprezidentoj, gvidantoj de internaciaj organismoj kiel la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-Moon, kaj membroj de la sekretariejo de la FARC-EP.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up