Lula da Silva estis elektita nova prezidento de Brazilo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-31 08:21:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 31 La brazila  kandidato por la Laborista Partio (PT), Luiz Inácio Lula da Silva, estis elektita prezidento en la dua raŭndo de elektoj en la sudamerika giganto, informas la retejo de la Supera Voĉdona Kortumo (TSE).

Kun 99,29% de la voĉoj procezitaj, Lula da Silva akiris 50,86%  de la voĉoj, kontraŭ 49,14 % por Jair Bolsonaro, nuna prezidento de tiu nacio.

Laŭ la TV-ĉeno TeleSur, la balotejoj en Brazilo fermiĝis je la 17:00 laŭ la loka tempo (20:00 GMT), krom en tiuj lokoj kie ankoraŭ estis balotantoj en vico.

Pluraj mondaj gazetaraj amaskomunikiloj sekvis minuton post minuto ĉi tiun duan raŭndon de elektoj en Brazilo, kie ankaŭ okazis neregulaĵoj, kiel klarigis Alexandre Moraes, prezidanto de la TSE.

Tamen la plej alta balota aŭtoritato de la suda nacio deklaris, ke la tago pasis en atmosfero de trankvilo.

La sekvantoj de Lula festas la venkon de la gvidanto, kiu havas grandan defion antaŭ sia mandato.

El ĉiuj latitudoj alvenas al Brazilo gratuloj de ŝtatestroj, registaroj, ministroj pri eksteraj aferoj, maldekstraj partioj kaj solidarecaj organizoj, pro la venko de Lula da Silva ĉe la balotoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up