Ĉi tiu estis jaro de venkoj por Kubo, asertas prezidento Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-17 08:34:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 17 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel asertis ĉi-ĵaŭdon en la III-a Pleno de la organizo, ke malgraŭ la malfavora ekonomia situacio kiun ni alfrontas, ĉi tiu estis jaro de venkoj por la lando.

En sia parolado, li deklaris ke Kubo estis kapabla je malmuntado de intensa kaj profunda operacio kontraŭ la Revolucio.

"Ili volis malaperigi nin kaj ni ankoraŭ vivas", li diris, kaj konsideris, ke tio estis periodo de rezisto kaj kreado, kaj instigis nin labori kaj antaŭeniri per niaj propraj klopodoj, sciante, ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono plu daŭros.

Díaz-Canel agnoskis, ke en ĉi tiu etapo plifortiĝis la unueco de la kuba popolo ĉirkaŭ la Registaro kaj la Partio, kaj diris, ke “en ĉi tiuj malfacilaj tempoj ili agis firme; sen permesi  subpremon  aŭ humiliĝon, ni rezistis ĉiujn atakojn en krea maniero ", li esprimis.

Li emfazis la klopodojn de la lando por reveni al normaleco post kontrolo de la Kovim19, kun ĝisnuna bilanco de 963 mil 885 konfirmitaj, ok mil 313 forpasoj kaj 955 mil 199 resaniĝintaj, cifero ekvivalenta al 99,1% de infektoj.

La unua sekretario de la CC-PCC atentigis pri la lastatempa rekomenco de la lerneja jaro, la malfermo de la landlimoj (la pasintan 15-an de novembro), la okazigo de la Havana Bienalo, la nehaltigebla leĝdona ekzercado, la reakiro de la ekonomio kaj la starigo de novaj aktoroj.

Li aldonis, ke malgraŭ la limigoj de la usona blokado, Kubo kreis siajn proprajn  vakcinkandidatojn por batali kontraŭ la pandemio, kaj el ili tri jam estas vakcinoj (Soberana 02, Soberana Plus kaj Abdala) kaj ni ankaŭ dividis tion kun la mondo.

La III-a Plena Sesio de la CC-PCC kunvenis hieraŭ kaj hodiaŭ vendrede en la Havana Kongresejo.

Unu el ĝiaj ĉefaj celoj estas taksi la plenumon de la interkonsentoj derivitaj de la II-a Pleno, per informoj, kiujn la Politika Buroo proponos pri la ĝisnunaj laboroj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up