Nova peto de liberigo por Lula Da Silva

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-09 08:03:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Lula da Silva, eksprezidento de Brazilo

Braziljo, 10 jan (RHK) Laŭ estis informite, la advokatoj de la brazila eksprezidento Luiz Inácio Lula Da Silva, petis denove lian liberigon fronte al manko de realaj pruvoj en la akuzoj pri supozataj koruptaj agoj.

Lula plenumis 9 monatojn de aresto en la policejo federacia de Curitiba

Tial la advokato de la defendo Cristian Zanin postulis nuligon de la dosiero kaj denuncis la malregulaĵojn en la jura proceso, interalie, la nepartiecon de la juĝisto kiu komdamnis lin, Sérgio Moro, kiu nun estas parto de la registaro de Jair Bolsonaro, laŭ informis la televida ĉeno Telesur.

Lula estis komdamnita je 12 jaroj kaj unu monato en malliberejo pro supozata akcepto de subaĉetoj, blankigo de kapitaloj kaj aliaj deliktoj ne elpruvitaj flanke de la tribunaloj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up