UN atentigas ke pli ol 50 malriĉaj landoj estas en danĝero de bankroto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-11 09:28:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ŝejko, nov 11 (RHK) Pli ol 50 evolulandoj riskas bankroton,  krom se pli riĉaj landoj  proponus al ili urĝan helpon, avertis Achim Steiner, administranto de la Evolu-Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UNDP) dum la 27-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo COP27, kiu okazas  en Sharm el Sheikh (Egiptio).

"Nuntempe estas 54 landoj en nia listo [de tiuj, kiuj verŝajne ne povos pagi sian ŝuldon]," li klarigis, indikante, ke tio estos preskaŭ neevitebla por pluraj el tiuj nacioj, se estos novaj "ŝokoj", ekzemple, ke la interezoprocentoj  pli altiĝus aŭ pruntoj fariĝus pli multekostaj.

Tiusence, li certigis, ke tia situacio povus konduki al "katastrofa scenaro", kiel oni observis en Sri-Lanko en la lastaj monatoj, "kun ĉiuj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj implikaĵoj, kiujn tio kunportas".

Steiner argumentis, ke la klimata krizo pligravigas la problemon, ĉar multaj el tiuj landoj ĉiam pli suferas la sekvojn de mondvarmiĝo, ekzemple, kun ŝtormoj, inundoj, sekecoj kaj varmondoj.

Tial, li certigis, ke necesas injekti specifan likvidecon en ĉi tiuj nacioj, por ke ili povu investi en energiaj transiroj kaj adaptiĝi al la efikoj de ekstrema vetero. Specife, ĝi instigas evoluintajn landojn plenumi sian promeson provizi la plej malfavoratajn naciojn per 100 000 milionoj da dolaroj jare en asistado por helpi ilin redukti ellason de forceja gaso.

La estro de UNDP ankaŭ atentigis, ke male al tio, kio okazas en evoluintaj landoj —kie kiam okazas katastrofo, la Ŝtato pagas homojn por kompensi la materialan damaĝon de iliaj hejmoj, kiujn ne pagis asekurkompanioj—, aliflanke, pro ekzemple, kiam uragano trafas kariban insulon, ĝi perdas trionon de sia MEP en 12 horoj kaj estas neniu al kiu turni sin.

"Tie la maljusteco de klimata ŝanĝiĝo fariĝas ege flagra en la okuloj de multaj evolulandoj," li diris. "Ili neniel estis grava kaŭza faktoro [en la klimata krizo], kaj ili nun pagas eksterordinaran prezon por la damaĝo, kiun ili suferas," li finis.


Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up