Meksika ĵurnalo priskribas kuban vakcinon kontraŭ Kovim-19 espero por malriĉaj landoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-17 09:18:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Abdala

Havano,  jan 17 (RHK) La meksika ĵurnalo 'La Jornada' en profunda artikolo subskribita de Ángel Guerra publikigis ĉi-dimanĉe, ke la kuba vakcino kontraŭ Kovim-19 estas espero por malriĉaj popoloj.

Ĝi raportas, ke 87,3% de kubanoj havas la kompletan imunigan skemon kun naciaj produktoj.

Li atentigas, ke Kubo vakcinis pli altan procenton de sia loĝantaro kontraŭ Kovim-19 ol la plej grandaj kaj riĉaj nacioj en la mondo. "Nur Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, riĉaj je nafto, havas pli bonan inokulan rekordon", laŭ la ĉina televidstacio CNBC, en noto resumita de Guerra.

La prestiĝa bioteknologia sektoro de la insulo evoluigis kvin malsamajn vakcinojn kontraŭ SARS-Cov 2, inkluzive de Abdala, Soberana 02 kaj Soberana Plus, "ĉiuj, per tri dozoj, provizas pli ol 90% protekton kontraŭ simptoma infekto", asertas specialistoj.

La datumoj de klinikaj provoj de Kubo ankoraŭ ne spertis internacian sciencan revizion, sed la lando engaĝiĝis en du virtualaj interŝanĝoj de informoj kun la Monda Organizo pri Sano por komenci la rajtigan procezon en la listo de urĝa uzo.

"La vakcinoj de Kubo estas malmultekoste produkteblaj, povas esti fabrikitaj je skalo kaj ne postulas profundan frostigon", konkludas la artikolo en 'La Jornada'.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up