Sekretario de ALBA-TCP kaj António Guterres dialogis

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-06 09:03:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, dec 6 (RHK) Laŭ raportas la TV-ĉeno Telesur, la  plenuma sekretario de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko - Popola Komerca Traktato (ALBA-TCP), Sacha Llorenti, kunvenis  lunde kun la ĝenerala sekretario de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj ( UN) António Guterres, por diskuti temojn de regiona kaj tutmonda intereso.

En ekskluziva intervjuo por teleSUR, Llorenti emfazis, ke temoj kiel la ekonomia, komerca kaj financa blokado kontraŭ Kubo estis diskutitaj, same kiel la blokado trudita al Venezuelo kaj la unuflankaj trudaj rimedoj kontraŭ Nikaragvo. "Tri membrolandoj de nia alianco", li precizigis.

"Ni konsentas pri tio, ke la principoj kaj celoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj devas esti respektataj. Ni emfazas, ke tiaj rimedoj malobservas niajn principojn, kontraŭas internacian juron kaj estas malhelpo al paco, malhelpo al la evoluo", emfazis Llorenti.

Aliflanke, li rimarkigis, ke la plurflanka sistemo ĝenerale suferas procezon de malfortiĝo, kiu ne estas nova, sed ke ĝi daŭras delonge kaj "la ĉefa respondeculo de tiu malfortiĝo estas la usona ekstera politiko, kiu estas la ekstera politiko de Usono,  kiu kontraŭas  al multflankismo."

"Kion ĝi volis estas trudi vizion kaj unuflankan praktikon de internaciaj rilatoj, en strikta kontraŭdiro al tio, kion indikas la principoj kaj celoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj", li diris.
Same, ili diskutis pri la prioritatoj kiuj estis indikitaj en la lastatempaj pintkunvenoj de ŝtatestroj kaj registaroj de ALBA-TCP, kiuj estas manĝaĵoj kaj medikamentoj.

Llorente priskribis ĉi tiun renkontiĝon kiel gravan kaj fruktodonan, deklarante, ke ili laboras por konstrui aliancojn kadre de respekto al la principoj de Internacia Juro.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up