Raúl Castro kaj Antonio Guterres dialogis en Havano.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-09 09:56:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raúl Castro kaj Antonio Guterres dialogis en Havano. Foto: Granma

Havano, 9 maj (RHK) La unua sekretario de la komunista partio de Kubo, Generalo de Armeo Raúl Castro, renkontiĝis kun la eminenta sinjoro Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, kiu vizitis nian landon kadre de la 37-a laborperiodo de la ekonomia komisiono por Latinameriko kaj Karibio (CEPAL).

Dum la renkontiĝo, en amika etoso, ambaŭ pritraktis la bezonon savgardi la pacon kaj mondan sekurecon, samkiel la principojn de la Internacia Juro. Ili dialogis pri aliaj temoj de reciproka intereso.

La renkontiĝon partoprenis la eminenta sinjorino Alicia Bárcena, ekzekutiva sekretariino de la ekonomia komisiono; kaj Consuelo Vidal, kunordiganto rezidanta de la sistemo de UN en Kubo, samkiel la sinjorino Katrin Hett, asistanto por politikaj aferoj de la ekzekutiva oficejo de la ĝenerala sekretario de UN.

Flanke de Kubo partoprenis Bruno Ródrígez, ministro pri eksteraj rilatoj, kaj la ambasadorino Anayansi Rodríguez Camejo, konstanta reprezentanto de Kubo antaŭ UN.

La 37-a laborperiodo de la komisiono ekonomia por Latina Ameriko kaj Karibio (CEPAL) daŭrigas sian sesion en Havano aprobinte provizoran temaron de la renkontiĝo kaj pritakson de la organizo-agado dum la lastaj du jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up