La kuba ministro Bruno Rodríguez dialogis kun Antonio Guterres

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-08 07:54:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, kuba ministro pri eksteraj rilatoj kaj Antonio Guterres

Nov-Jorko, 8 nov (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, renkontiĝis en tiu ĉi urbo kun la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, kaj sciigis lin detale pri la agresema eskalado kaj la blokado de Usono kontraŭ la insulo.

La renkontiĝo okazis kelkajn horojn post la voĉdonado en la Ĝenerala Asembleo pri la rezolucio “Bezono ĉesigi la usonan blokadon ekonomian, financan kaj komercan kontraŭ Kubo.”

Temas pri la 28-a rezolucio aprobita en tiu internacia organizo, kaj ĉi-foje 187 landoj subtenis la kuban rezolucion, tri landoj voĉdonis kontraŭ, nome Usono mem, Israelo kaj ĉi-foje ankaŭ Brazilo. Dume, du landoj sin detenis, Ukrainio kaj Kolombio.

Fakte, la usonaj aŭtoritatuloj forte premis diversajn landojn, speciale, latinamerikajn, por modifi la historiajn voĉdonliniojn, kiel denuncis la kuba ministro.

Dum la renkontiĝo kun Guterres, la kuba ministro ankaŭ traktis temon pri paco kaj internacia sekureco, la defendo de multflankismo kaj temoj aktualaj de la regiono de Latinameriko kaj Karibio.

Ĝis nun, la usona blokado estas la sistemo de punoj unuflankaj pli maljusta, severa kaj longdaŭra aplikata kontraŭ iu ajn lando kaj konsistigas la ĉefan obstaklon al la insula evoluo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up