Usono provas interrompi Rusio-Afrikan pintkunvenon, diras vicministro pri eksteraj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-27 10:14:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 27 (RHC)  Rusa vicministro pri eksteraj aferoj Miĥail Bogdanov deklaris ĉi-dimanĉe en Moskvo, ke Usono faras senprecedencan premon al afrikaj landoj, por  malhelpi la Rusian-Afrikan Pintkunvenon en Sankt-Peterburgo en julio 2023.

"Ekde la komenco de la speciala milita operacio, la kolektiva Okcidento signife pliigis premon al afrikaj landoj, per minacoj de sankcioj kaj suspendo de financa kaj humanitara helpo", li emfazis.

Bogdanov precizigis, ke "la usonanoj ĉiutage elpensas akuzojn kontraŭ ni pro la venonta malsato, pro la plialtiĝo de la prezoj de brulaĵo, greno kaj sterkoj kaj, sekve, pro la pligraviĝo de la sociekonomiaj problemoj de la kontinento".

Li emfazis, ke en la jarcenta tradicio de rusa diplomatio, estas kondiĉite "konsideri ĉiujn eblajn eksterajn faktorojn, antaŭenigi nian propran tagordon, altigi la ŝtatajn interesojn de Rusio kaj ĝiaj amikoj".

"Kaj ni ne intencas devii de ĉi tiu direkto," li emfazis, do, "nia lando firme subtenas la principon de libera elekto de la vojo de disvolviĝo de suverenaj landoj, kiu estas la ŝlosila ideo de la venonta dua Rusio- Afrika pintkunveno," aldonis.

Laŭ la vicministro, la preparoj por la kunveno plenevoluas; la tagordo estas ellaborita kune kun la afrikanoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up