Usono malhelpas la alvenon de helpo al Sirio, denuncas ministro pri eksteraj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-08 09:00:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Damasko, feb 8 (RHK) - La siria ministro pri eksteraj aferoj, Faisal Al-Mekdad, denuncis ĉi-merkredon, ke la blokado kaj la sankcioj truditaj de Usono kaj Eŭropa Unio malhelpas la alvenon de medikamentoj kaj humanitara helpo, post la detrua tertremo la pasintan lundon.

Usonaj oficialuloj asertas, ke iliaj rimedoj ne influas humanitaran helpon, sed fakte ili malhelpas eĉ medikamentojn atingi la landon, diris la diplomato en intervjuo kun la kanalo al-Mayadeen.

Li aldonis, ke Vaŝingtono kaj ĝiaj okcidentaj aliancanoj ordonas al  kelkaj registaroj ĉirkaŭe kaj minacas ilin per sankcioj se ili intertraktas kun Sirio, kio pligravigas la tragedion de la siria popolo.

La tertrema katastrofo estas grandega kaj kio pligrandigis ĝian profundecon estas la malfacilaj cirkonstancoj, kiujn la lando trapasas dum la lastaj 12 jaroj kaj ĝia konstanta batalo kontraŭ terorismo kaj ĝiaj subtenantoj, precizigis la ministro pri eksteraj aferoj.

Li refoje alvokis ĉiujn popolojn kaj landojn de la mondo doni helpon por alfronti ĉi tiun humanan katastrofon kaj dankis la naciojn kaj organizojn, kiuj sendis helpon kaj montris solidarecon.

Laŭ ĝisdatigitaj ciferoj, la tertremo ĝis nun lasis pli ol 1 600 mortintojn kaj 3 500 vunditojn, cifero kiu povus altiĝi dum la savado daŭras.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up