Dilma Rousseff ekprezidas la BRICS-Bankon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-13 10:25:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ŝanhajo, apr 13 (RHK)La eksa brazila prezidentino Dilma Rousseff enposteniĝis hodiaŭ kiel prezidanto de la nova Disvolvo-banko por la landoj kiuj konsistigas la BRICS-blokon, dum inaŭgura ceremonio en la ĉina urbo Ŝanhajo.

Kun la ĉeesto de la brazila ŝtatestro Luiz Inácio Lula da Silva, Rousseff formale transprenis la gvidadon de la fonduso intencita por doni pruntojn, financadon kaj teknikan helpon por projektoj de la membroj de la ekonomia bloko kaj aliaj evolulandoj.

Dilma finos la kvinjaran mandaton de sia antaŭulo Marcos Troyjo, nomumita de eksprezidanto Jair Bolsonaro en 2020, kaj restos en oficejo ĝis la 6-a de julio 2025.

En sia parolado, la nova prezidanto de la BRICS-Banko emfazis la gravecon de la bloko formita de Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko por tutmonda disvolviĝo.

"Ĝi estas spegulbildo de la rolo de ĝiaj membroj kiel tutmondaj gvidantoj kaj ilia kapablo kuniĝi por trakti la hodiaŭajn plej grandajn kaj urĝajn defiojn. Kune, la BRICS-anoj estas pli fortaj kaj pli kapablaj,” diris la eksa reganto.

Lula Da Silva siaflanke emfazis la kialojn, kial la nova financa institucio estis kreita en la nuna tutmonda kunteksto.

"La nova disvolva banko aperas kiel ilo por redukti malegalecon inter riĉaj landoj kaj emerĝantaj landoj, kiu tradukiĝas al socia ekskludo, malsato, ekstrema malriĉeco kaj deviga migrado", li menciis.

"Mi revas, ke la BRICS povas krei disvolvan ilon kiu estas forta kaj kiu pruntedonas monon kun la perspektivo helpi landojn kaj ne sufoki landojn," diris Lula da Silva.

La brazila prezidento faras oficialan viziton al Ĉinio ekde merkredo, en kiu li estas planita renkontiĝi la venontan vendredon kun sia ekvivalento Xi Jinping en la ĉefurbo Pekino, kie ili subskribos pli ol 20 duflankajn interkonsentojn.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up