Protestoj en Nov-Jorko kontraŭ murdo farita de policisto.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-12-05 22:26:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Estas informite ke miloj da manifestaciantoj inundis la stratojn de Manhattan kaj de aliaj urboj en Usono jam por la dua fojo sinsekva, en pacaj protestoj kontraŭ la decido de supera ĵurio de Nov-Jorko ne procesi policiston blankan pro sufok-mortigi afrodevenan homon senarmitan.

La protesto komenciĝis depost la oficiala informo ke la policisto Daniel Pantaleo ne alfrontos juĝon pro ties rolo en la konfrontiĝo kiu mortigis Eric Garner. La okazaĵon kaptis preterpasanto en video filmita, kiu nun cirkuladas per interreto.

La reago de la nov-jorkanoj memorigas la serion da protestoj kaj tumultoj okazintaj de antaŭ kelkaj tagoj en Ferguson, Misuri, kaŭzitaj pro la mortpafo kontraŭ adoleskulo negra flanke de alia blanka policisto, kiu ankaŭ estis liberigita je ajna ŝarĝo.

La situacio streĉiĝis kiam almenaŭ 3 000 manifestaciantoj alvenis ĝis Times Square preskaŭ je noktomezo kaj blokis la interkruciĝon inter 42ª strato kaj 7-a avenuo; tie ili kriis fronte al la polico demandante kiun ili protektas kaj ricevis puŝojn flanke de la policistoj. Dekoj da personoj estis arestitaj, kvankam la polico neglektis informi la ciferon.

La ĝenerala prokuroro de Usono, Eric Holder, kiu jam ordonis revizion de la civilaj rajtoj pro la mortiga incidento de Ferguson, promesis kompletan esploron pri la kazo de Nov-Jorko.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up