Esmad pliigas subpremon kontraŭ manifestaciantoj en Kolombio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-28 10:06:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, 28 nov (RHK) Uzantoj de la sociaj retoj denuncis la subpremon faritan de la movebla skadro kontraŭ tumulto (Esmad) en la kolombia ĉefurbo, post la amasa mobilizo farita en tiu lando,  kiel parto de la protestaj tagoj de  nacia halto, komencita la pasintan 21-an de novembro kontraŭ la politikoj de la registaro de Iván Duque.

Laŭ evidentiĝis en publikigitaj videomaterialoj en la sociaj retoj, je la 11-a horo vespere ĉi-merkrede, en la ĉirkaŭaĵoj de la norda portalo, en la strato 170 ĉe Norda aŭtovojo, en Bogoto, fortoj de Esmad subpremis proteston de la tieaj loĝantoj.

Kiel rezulto de tiu perforto, junulo estis falitiga de alta ponto, kaj suferis severajn vundojn. Li estas  enhospitaligita, kaj laŭ raportoj nuntempe lia situacio stabilas kaj rekuperiĝos.

La mobilizoj efektiviĝis en diversaj urboj, nome, Medellín, Bucaramanga, Cali, Barranquilla, Cartagena kaj Bogoto, inter aliaj,  por konfirmi rizufon al la prezidento Duque kaj denunci la perfortojn de potenco faritaj de la publikaj povoj kaj aparte de tiu skadro Esmad.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up