Pliaj perfortaj subpremoj kontraŭ manifestaciantoj en Bolivio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-22 07:54:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Subpremo regas en Bolivio

La Paz, 22 nov (RHK) Laŭ raportis la televida ĉeno Telesur, agentoj de la bolivia polico ree subpremis perforte grandan mobilizon kontraŭ la ŝtatpuĉo en la urbo El Alto, kie la fakta registaro gvidata de la senatanino Jeanine Áñez, utiligas armilojn kontraŭ la bolivia popolo.

La manifestaciantoj partoprenis en la funebraĵoj de la mortintoj pro la amasbuĉo de la pasinta 19-a de novembro, en la ĉirkaŭaĵoj de la fabriko ĉe la petrola kuŝejoj fiskaj de Bolivio (YPFB), situanta en Senkata, kie mortis almenaŭ 9 personoj.

Per la sociaj retoj, la uzantoj diskonigis plurajn bildojn kaj videojn de la subpremado flanke de la polico kaj la armeo. Laŭ la defenda organo de la popolo, ekde la pasintaj elektoj en oktobro, jam mortis 30 personoj, el kiuj 27 kaŭze de la subpremoj.

La manifestaciantoj petis “Justicon, Pacon, kaj For Áñez, murdistino”, sed ilin oni forpuŝis per larmigaj bomboj antaŭ ol alveni al la Placo Murillo.

La ŝtatpuĉo en Bolivio, antaŭe denuncita, realiĝis la pasintan 10-an de novembro, kiam la prezidento Evo Morales anoncis sian rezignon pro la armea premo, la polico kaj la perforto impulsita de la dekstrularo, kiu malagnoskis la rezultojn de la elektoj.

Evo argumentis ke lia rezigno celis malfermi vojon al la paco, tamen, de tiam, la fakta registaro ekigis subpremon kaj perforton kontraŭ la simpatiantoj kaj membroj de la movado al socialismo (MAS) de la prezidento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up