Raúl Castro esprimas sian fidon je la ĵuselektita kuba prezidento.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-19 18:51:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raúl Castro kaj Miguel Díaz-Canel

Havano, 19 apr (RHK) La generalo Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio, esprimis sian fidon je la nova prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, Miguel Díaz-Canel, elstarigante lian fidelecon al la kuba revolucio kaj lian politikan forton.

Lia elektiĝo ne estas hazarda, esprimis Raúl. Ni ne dubas pri liaj virtoj, sperto kaj sindediĉo al laboro, kaj tial li plene sukcesos en la tasko al li transdonita de nia supera regorgano, la nacia parlamento, asertis Raúl Castro.

Je la ferma parolado okaze de la stabliĝo de la 9-a leĝofaro de la nacia parlamento en la Kongresa Palaco de Havano, Raúl elstarigis la politikan kaj laboran sperton de Díaz Canel en diversaj postenoj kiel sekretario de la politika organizo en la provincoj Villa Clara kaj Holguín, kaj poste kiel ministro pri supera edukado kaj unua vicprezidento de la ŝtata konsilantaro.

Li ankaŭ emfazis la bezonon ke la nova prezidento ankaŭ prepari sian posteŭlon por faciligi la sekuran transiron kaj kontinuecon de la kuba revolucio. Tiusence li esprimis la gravecon bone atenti la preparadon de la novaj generacioj por ke ili  estontece estu preparitaj por okupi aliajn postenojn. Li esprimis sian certecon ke Díaz-Canel plene sukcesos en la tasko transdonita de la popolo.

Raúl ankaŭ anoncis ke oni prilaboras novan Konstitucion kiu ne ŝanĝos la strategian celon de la komunista partio, kaj ĝi estos analizita kun la civitanaro kaj poste devus esti submetita je publika referendumo.

Raúl daŭre gvidos la komunistan partion kiel unua sekretario ĝis la jaro 2021 kiel estis aprobite en la 7-a kongreso de la organizaĵo en 2016.

Li memorigis ke tiu ĉi sesio okazas en historia momento kiam oni memorigas la 57-an jariĝon de la venko kontraŭ la invadaj trupoj en Plaĝo Girón sub la gvido de la historia gvidanto Fidel Castro. Tiu agreso en 1961 estus pagita, organizita kaj subtenita de Usono.

Aliflanke Raúl rifuzis la plifortigon de la ekonomia, komerca kaj financa sieĝo altrudata al la insulo dum pli ol 50 jaroj flanke de la usonaj administracioj, kio provokas seriozajn limigojn al la ekonomia kaj socia progreso de la lando. Tiusence li menciis la persekutojn kontraŭ ĉiuj transakcioj farataj de Kubo, kio baras aliron al kreditfontoj kaj kreas obstaklojn al eksterlandaj investoj, kiuj bezonata por evoluigi la insulan ekonomion.

Fine Raúl ankaŭ esprimis sian solidaremon al la brazila eksprezidento Lula da Silva kaj denuncis la militon de la imperiismo kontraŭ la progresistaj procezoj de Latinameriko, kiuj atingis sociajn bonfarojn por la popoloj kiel estas la kazoj de Venezuelo kaj Bolivio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up