Raúl Castro akceptis la vicprezidanton de Rusio, Dimitri O. Rogozin.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-09 09:54:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 9 dec (RHK) La generalo de armeo kaj prezidento kuba, Raúl Castro Ruz, akceptis la vicprezidanton de la rusa registaro, Dimitri O. Rogozin, kiu prezidas delegitaron de sia lando al la 14-a sesio de la interregistara komisiono por kunlaboro ekonomia-socia kaj scienc-teknika.

Dum la renkontiĝo,  ambaŭ gvidantoj ratifis la bonajn rilatojn ekzistantajn inter la du landoj kaj konfirmis la volon solidigi la rusan partoprenon en la kubaj evoluplanoj ekonomiaj je meza kaj longa tempolimoj, laŭ raportis la gazeto Granma.

La vizitanton akompanis Mikhail L. Kamynin, ambasadoro de Kubo; Aleksandr V. Schetinin, direktoro de la departemento de Latinameriko de la ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio, kaj Nikita S. Anisimov, asesoranto de la vicprezidento Rodogin.

Flanke de Kubo partoprenis Miguel Díaz-Canel, unua vicprezidento; Ricardo Cabrisas, vicprezidanto de la ministra konsilantaro kaj ministro de ekonomio kaj planado, samkiel Emilio Lozada García, ambasadoro  en  Rusio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up