Raúl Castro plenumas ampleksan programon en Rusio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-08 10:33:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro  plenumas sian laborviziton en Rusio okaze de la 70-a datreveno de la venko  kontraŭ faŝismo kaj koincide kun la 55-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Laŭ la programo, Raúl partoprenas  ĉi-vendrede tagmanĝon  kun la ŝtatestro rusa kaj ankaŭ viziton la Patriarkon de la ortodoksa eklezio rusa, Kiril.

Invitite de la rusa prezidento Vladimir Putin  al la omaĝoj de la 9-a de majo, la kuba prezidento esprimis sian kontenton esti tie; li estis akceptite de Putin en La Kremlino  kaj ambaŭ dialogis pri la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiuj aĝas 55 jarojn.

Depost privata dialogo, la prezidentoj interŝanĝis kun la delegitaroj de la du landoj pri la evoluo de la reciproka kunlaboro, laŭ raportis la prezidenta gazetara servo.

La plej altrangaj aŭtoritatuloj de tiu lando difinis Kubon kiel unu el la ĉefaj partneroj en Latinameriko kaj Karibio, kun rilatoj integralaj kaj strategiaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up