ALBA-TCP: celebroj okaze de ĝia fondodatreveno por nova erao regiona.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-14 09:06:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 14 dec (RHK) Hodiaŭ oni festas la 12-an fondodatrevenon de la Alianco Bolivara por la popoloj de Nia Ameriko- Komerca Traktato de la Popoloj (ALBA-TCP), iniciatita de Hugo Chávez kaj la gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.

Ĝuste en tiu ĉi tago, sed 22 jarojn antaŭe, vizitis Kubon por la unua fojo Hugo Chávez kaj renkontiĝis kun Fidel, kaj el tio rezultis vera amikeco inter tiuj du grandaj homoj por transformi subite la fizionomion de la tuta kontinento.

Por omaĝi tiun ĉi momenton kaj la kreadon de ALBA, okazos ceremonio en la Kongresa Palaco de Havano, kie oni ankaŭ konfirmos la solidarecon kuban al Venezuelo, kaj tiucele alvenis al la insulo la venezuela prezidento Nicolás Maduro.

La kuba gazeto Granma publikigis en sia hodiaŭa eldono historian rememoron pri la unua vizito de Chávez al Kubo, kiu estis invitita ankaŭ de la historiisto de Havano, dro. Eusebio Leal, prelegi en la Aŭlo de la Havana Universitato, kie Chávez mirigis la aŭskultantaron per siaj revoj de la  sendependigaj herooj de Nia Ameriko.

En tiuj revoj, la dividita vizio de Chávez kaj Fidel pri ebla pli bona mondo, efektiviĝis de antaŭ 12 jaroj en projektoj de solidareco al alliaj landoj pere de tiu ĉi nova integriga kaj kunlabora mekanismo ALBA-TCP.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up