Eduardo Saborit, kantinto de la nova erao

Eduardo Saborit

La 5-an de marto 1961 forpasis en Havano escepta artisto, Eduardo Saborit Pérez,  nomata la Kantanto de la Revolucio.

Saborit naskiĝis la 14-an de majo 1911 en la orienta regiono de Kubo, en vilaĝo nomata Campechuela. 
Lia patro estis muzikisto profesia kaj tial la muzika etoso influis la infanon, kiu tre frue eklernis la muzikan pentagramon kaj iom poste studis klasikan gitaron.

Estante tre juna, Eduardo eniris la municipan muzikbandon de koncertoj de la vilaĝo kune kun la patro.
En 1935 Saborit aliĝis al la idearo de marksismo-leninismo kaj partoprenis revoluciajn agadojn siatempajn. Pro tiuj agadoj li suferis persekutojn kaj devis forlasi sian vilaĝon.

Estante konata pro la muzikaj scioj la radiostacio Cadena Azul (Blua Ĉeno) de la centra urbo Santa Clara, petis al li siajn servojn kiel klasika gitaristo.

Tiamaniere li estis kontraktita en tiu prestiĝa radiostacio kaj konatiĝis kun elstaraj artistoj kubaj kaj eksterlandaj kiel Sindo Garay kaj Agustín Lara, respektive.

Kiam tiu ĉi radiostacio translokiĝas al Havano, Saborit iris kiel parto de la teamo kaj en Havano li plu laboris kiel komponisto, kiu ekbrilis per siaj radioprogramoj, aparte, pro la muziko dediĉita al la kamparoj.

Kun la alveno de la kuba revolucio la unuan de januaro 1959, Eduardo Saborit dediĉas sian arton al la nova realo travivata, kaj tiel kreas kanzonojn kaj himnojn, kiuj celas montri la vivon de kubanoj.

Inter la plej konataj muzikaj pecoj menciindas Konu Kubon unue, Vekiĝo, La gvajabero, kaj la plej fama kanzono Kubo, belega Kubo.

La 5-an de marto 1963, je la aĝo 52-a, Eduardo Saborit forpasis pro koratako. Tiamaniere Kubo kaj la muziko perdis unun el la plej elstaraj reprezentantoj de la kubaj artistoj, kiuj scipovis meti sian arton je la servo de sia naskiĝlando, ĉar Eduardo Saborit kantis al la animo de la kuba popolo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up