Raúl Castro estis kandidatigita kiel deputito al la nacia parlamento

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-22 08:19:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Parlamenta sesio

Havano, 22 jan (RHK) Dum la eksterordinaraj sesioj de la 168 municipaj asembleoj de la popola povo oni aprobis la kandidataron je delegitoj provincaj kaj deputitoj al la nacia asembleo, kio konsistigas demokratian ekzercon de la kuba elekta procezo.

Tiu ĉi estas alia paŝo en la procezo de ĝeneralaj elektoj en Kubo, kiu finiĝos la 19-an de aprilo, kiam oni elektos la novan parlamenton kaj ŝtatan konsilantaron. Inter la kandidatoj proponitaj estas Raúl Castro, José Ramón Machado Ventura kaj Miguel Díaz-Canel.

La generalo de armeo, Raúl Castro, prezidanto de la ŝtata konsilantaro kaj de ministroj, estis kandidatigita de la municipo orienta Segundo Frente, en la provinco Santiago de Kubo, dum la eksterordinara sesio de la municipo.

José Ramón Machado Ventura, dua sekretario de la komunista partio kaj vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, estis kandidatigita je deputito nome de la elekta distrikto 2 de la municipo Guantánamo kie estis elektitaj entute 75 kandidatoj al la provinca asembleo kaj 31 je deputitoj al la parlamento.

Siaflanke, la unua vicprezidanto kaj membro de la politika buroo de la partio, Miguel Díaz-Canel partoprenis la eksterordinaran sesion de la municipa asembleo de Santa Clara, en la centra provinco Villa Clara, kie li estis proponita kandidato al la parlamento, el totalo de 12 kandidatoj kaj aliaj 25 kandidatoj je delegitoj al la provinca asembleo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up