Raúl Castro kaj Díaz-Canel ĉeestas la duan eksterordinaran sesion de la Nacia Asembleo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-25 12:09:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 25 (RHK) La kubaj ldeputitoj ricevis  ĝisdatigon pri la ekonomia situacio de la lando per la ministro Alejandro Gil kiel unua programero de la parlamenta sesio ĵus komencita en la kongresa palaco de Havano.

Siaflanke, la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez emfazis la gravan negativan sekvon de la usonaj punoj kontraŭ la insulo dum ses jardekoj, kiuj konsistigas la ĉefan obstaklon al evoluo kaj provokas kruelajn damaĝojn al la kuba popolo.

Hodiaŭ la deputitoj ankaŭ debatos la lastan versioo de la Leĝpropono pri Socia Komunikado (34-a) kaj submetos ĝin al aprobo; aldone oni prezentos kaj aprobos la kalendaron de laboro de la nuna leĝofaro,  la konstantajn laborkomisionojn kaj parlamentajn amikecajn grupojn.

Kun la ĉeesto de la generalo de la armeo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Revolucio, kaj de la Unua Sekretario de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, la Dua Eksterordinara Sesio de la nacia parlamento estas formita de 470 deputitoj el kiuj 64% estas renovigita kaj ĵus plenumis dutagan sesion antaŭpreparan cele pli efike plenumi sian laboron pri la gravaj  hodiaŭ en la Havana Kongresejo de la Nacia Asembleo de Popolpovo (ANPP), en ĝia X Leĝdona periodo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up