Rilatoj Kubo-Usono: ĉesigi la sieĝon ekonomian esencas por normaligo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-21 08:03:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, insistis pri tio ke la kompleta ĉesigo de la usona sieĝo altrudata al la insulo estas esenca paŝo en la procezo al normaligo de la reciprokaj rilatoj.

Bruno Rodrígez renkontiĝis kun la ŝtata sekretario, John Kerry okaze de la malfermo de ambasadejoj, kaj rekonis la alvokojn de la usona prezidento Barack Obama al la Kongreso por elimini definitive la sieĝon kaj adopti regulojn kiuj modifas la aplikon de kelkaj aspektoj de tiu politiko.

Rodríguez emfazis la volon de la kuba registaro avanci en la normaligo de la rilatoj surbaze de respekto, egaleco kaj reciprokeco, sen damaĝo al la sendependeco kaj suvereneco de la kariba lando.

Li ankaŭ insistis pri tio ke Obama povas alpaŝi, surbaze de siaj kompetentecoj ekzekutivaj, por kontribui konsiderinde al malmunto de tiu ekonomia, komerca kaj financa sieĝo.

Ambaŭ partoj ratifis la intereson normaligi la reciprokajn rilatojn kaj esprimis sian konsideron pri tio ke temos pri longa kaj kompleksa procezo, kiu postulos la volon de la du landoj.

La renkontiĝo inter Kerry kaj Rodríguez okazis en la sidejo de la ŝtata departemento depost la oficiala ceremonio de malfermo de la kuba ambasadejo en Washington.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up