Díaz-Canel: kubaj laboristoj ĉefrolu en la ekonomia plano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-09 10:49:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, jan 9 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis kun la sindikatestroj de la tuta lando, kaj aliaj funkciuloj de tiu organizaĵo, en la pritrakto de la farendaĵoj por ke la laboristoj estu ĉefrolantoj en la debatoj pri la ekonomia Plano  2020.

La prezidento alvokis ĉiujn transformi tiun ĉi debatprocezon en momenton por starigi kompromisojn kaj sindevigojn de la laboristaro, tiel ke ili estas kontribuantoj per agadoj kaj ideoj cele al plenumo de la ekonomia plano.

Tiu ĉi procezo devas esti konstanta por eltrovi solvojn al kernaj demandoj, pri tio, kion ni produktos kaj kiel, kiel ŝpari kaj  eksporti pli.

La prezidento emfazis ke estas kvar prioritatoj por nia lando, unue, la ideologia batalo, la defendo de la lando, la intensa leĝofara ekzerco komencita kaj daŭra por subteni la konstitucion, kaj la ekonomia batalo.

Siaflanke, la ministroj de ekonomio kaj financoj pritraktis esencajn aspektojn de tiuj debatoj, kiel ŝparo, rendimento de la investoj kaj salajroj, la graveco maksimumigi la enspezojn kaj racieco en la elspezoj.

Oni prezentis kalendaron de agadoj por protekti kaj garantii la plenumon de la ekonomia plano. Tamen, ne nur dependas de la estraroj, sed de ĉies kontribuo. Por tiu celo, dum januaro kaj februaro la laboristoj havos la okazon diskuti kaj fine interkonsenti por transformi la efikecon, ŝparon, rimedkontrolon kaj rezervekspluatadon en ĉiutagajn praktikojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up