La kubaj sindikatoj kongresas: defioj kaj kontribuoj de la laboristoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-22 07:53:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ulises Gilarte, sindikatestro de la  kuba centralo de laboristoj

Havano, 22 apr (RHK) La 21-a kongreso de la centralo de kubaj laboristoj (CTC) sesias en Havano kun partopreno de mil 200 delegitoj el ĉiuj provincoj kaj el diversaj laborsferoj ŝtataj kaj ne ŝtataj.

En la dua labortago la delegitoj ricevis raportojn de la ministerioj kaj prezidantoj de naciaj institutoj kun la celo analizi kaj dividi informojn pri la ĉefa areoj, programoj kaj prioritatoj de ĉiu sektoro. Aliaj celoj de la dialogo estis montri la gvidliniojn de la nuntempo kaj estonteco.

Ĉi-lunde sesios 5 laborkomisionoj en la kongresa palaco de Havano kaj ili pritraktos, interalie, la sindikatan funkciadon kiel nepra devizo por altigi la gvidan rolon de la organizaĵo; ili ankaŭ analizos la kontribuojn de la laboristoj en la ekonomia efikeco de la lando kaj la rolon de la sindikato en la plenumo de siaj prioritatoj.

Aliaj temoj de la komisionoj rilatos al la defendo de la rajtoj kaj devoj de la laboristoj kaj rekono al la agado de la sindikatoj en la spacoj de mastrumado kun la labordonantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up