Raportas Kubo 6 novajn kazojn kaj unu forpason de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-13 09:45:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 13 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 6 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1810 personoj kaj bedaŭris la forpason de paciento, virino kun antecedentoj de diabeto kaj hipertensio.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1053  pacientoj. Aliaj  3256 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1972 samplojn, el kiuj 6 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 73 129  studitajn samplojn kaj 1810 pozitivojn.

La 6 novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili, 4 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj kaj en 1 ne eblis precizigi la kontaĝ-fonton kaj 1 venis el eksterlando kaj estis sub kontrolo. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 1585 kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 7,2% el la kazoj venas el eksterlando.

El la novaj kazoj  66,6% estis viroj. El la 1810 pacientoj diagnozitaj, 403 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj restas je 79, plus du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1326 jam rekuperiĝintaj (49 pliaj hieraŭ). Tri pacientoj estas en kriza stato kaj 4 en grava stato.

Spite al la favora evoluo de la malsano en la insulo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up