Raportas Kubo 8 novajn kazojn kaj unu forpason de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-21 09:28:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 21 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis 8 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1908  personoj kaj bedaŭris pri unu  forpasinto.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  686  pacientoj kaj aldone 689 estas enhospitaligitaj pro suspektemo je la malsano Aliaj  1697 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1743 samplojn, el kiuj 8 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 89 031  studitajn samplojn kaj 1908 pozitivojn.

La 8 novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili, 7 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj kaj en 1 ne eblis precizigi la kontaĝ-fonton. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 1611 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 131 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo  50,0% estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  50,0% estis viroj. El la 1908 pacientoj diagnozitaj, 223 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 80, kun indikilo de morteco je 4,19% sub la nivelo de la amerika regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1603 jam rekuperiĝintaj (30 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato kaj 4 en grava stato.

Ĝis sama datro la mondo akumulas preskaŭ 5 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je pli ol 6 % dum la amerika regiono havas proksimume 45% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj esta spli ol 2 milionoj. La nombro da forpasintoj hieraŭ estas 2848 personoj en la regiono kun morteco de 5,93%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up