Transiro al normaleco, la ekonomio kaj batalo kontraŭ koruptado: esencaj temoj de la kuba registaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-15 09:00:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, maj 15 (RHK) La batalo kontraŭ Covid-19 ne bremsis la kuban registaron atenti gravajn temojn de la ĉiutaga vivo de la lando, kio ratifis la gravecon plu teni kiel laborprincipon esencajn aspektojn por la estonteco de la lando, kiel planado, ŝparado, batalo kontraŭ koruptiĝo kaj malleĝeco, samkiel la konstanta serĉado de alternativoj por anstataŭi importaĵojn kaj potencigi la naciajn produktadon.

Tiamaniere, la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero gvidis novan kunsidon kun la aŭtoritatuloj de la 15 provincoj de la lando kaj la speciala municipo Insulo de Junularo, kie la ŝtatestro insistis pri la integriga fokuso per kiu oni devas plani la ekonomian kaj socian evoluon de la lando, raportis la gazeto Granma.

Dum la laborkunsido, la ministro pri ekonomio, Alejandro Gil Fernández ree elstarigis ke ne temas pri adaptiĝo al la nuna situacio, sed antaŭiri kaj fari ĉion necesan por minimumigi la damaĝojn, kiuj povos sekvi, kaj eĉ kreskigi la produktivajn agojn.

Li insistis ke estas la momento meti sur la tablon la rezervojn kaj labori per ili. Tiel, li ratifis la kondiĉon ŝpari kiel eble plej multe, ne nur energetikajn rimedojn; ŝparo ne signifas ne fari, sed atingi la nivelojn antaŭviditajn en la planoj kun malpli da rimedoj.

En la nuna kunteksto, li aldonis, temas pri profito de ĉiuj spertoj lernitaj dum tiu ĉi situacio, en ĉiuj scenejoj, apliki ilin korekte kaj tiam difini kiujn regulojn plu uzi kaj kiujn plibonigi por ke nia ekonomio estu pli efika.

Reveno al normaleco, precizigis la ĉefministro, devas okazi sen fidi, sen retroiri, kaj ni devas sukcesi pri tio ke la decidoj adoptotaj estu akompanataj de la kocerna kontrolo, por ne retroiri en la progresoj atingitaj rilate la bremsadon de la malsano.

Oni analizis la situacion de maldisciplinoj, malleĝecoj kaj manifestiĝoj de administra koruptiĝo en 2019, aspekto pri kiu la ĉeministro asertis, ke tio ĉi invitas nin pripensi kiel labori alimaniere, kaj pli efike.

Apartan atenton oni donis al la strategio skizita de la lando por multobligi la produktadon de nutraĵoj por la bestoj kun propraj rimedoj, per uzo de proteinaj plantoj, kies kultivadon oni multobligos tutlande, same pri la defioj de la nutra industrio kaj agrikuturo por pligi elde la loka sfero, la produktadon de nutraĵoj por nia popolo.

Pri la rekuperiĝo de la nova kronviruso, li emfazis, ni devas konscii ke la lando transiros iompostiome al normaleco malsama al tiu, kiun ni kutimis kaj tio, logike bezonas difinojn pri kiel ni faros. La vivo ne estos sama, la konduto de la homoj ankaŭ ne. Oni devos daŭre havi fizikan distanciĝon kaj analizi tre saĝe kiujn aktivecojn oni malfermos kaj kiam.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up