Eduka rolo de la gazetaro en la batalo kontraŭ koruptado.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-07 00:05:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La graveco de la gazetaro kaj ties eduka rolo en la batalo kontraŭ la koruptado estis emfazita de Gladys Bejerano, membro de la centra komitato de la komunista partio kaj ĝenerala kontrolisto de la respubliko.
En la spaco nomata Catalejo (Okulvitro), en la domo de la kuba gazetaro, oni dediĉis renkontiĝon priparoli kunlaboron en la batalo kontraŭ koruptado, kie la gvidantino elstarigis ke la subteno de la ĵurnalistoj per fundaj kaj esploraj laboroj pri tiuj agoj, povos pli bone kontribui al la agado de la kontrolisto de la respubliko.
Bejerano, kiu ankaŭ estas vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro, koincidis kun la ĵurnalistoj en la urĝa bezono haltigi la koruptadon, kiu kontraŭstaras la socialistajn kaj humanistajn principojn de la revolucia registaro.  
Dum la interŝanĝo, interalie, la ĵurnalistoj demandis pri la publikigo de statistikoj kaj la plej signifoplenaj kazoj por ke la civitanaro kaj institucioj ekkonu kaj preventu tiaspecajn kondutojn.
Ŝi esprimis sian konsenton diskonigi la okazintaĵojn, kvankam, ŝi emfazis, ke tre gravas la preventa kaj eduka laboro, la kontrolo kaj postulo ekde la laborejoj.
Ŝi precizigis ke oni ne tro uzas la statistikojn, sed la studojn pri kazoj aŭ tendencoj, ĉar en kelkaj lokoj la niveloj por detektado de la fenomeno estas tre malaltaj kaj la statistiko fariĝus ne fidindaj.
Samtempe, ŝi emfazis la gravecon pluteni la kontrolon pri institucioj, gvidantoj ka laboristoj kiel elemento tre necesa por eviti maldisciplinon kaj eksterleĝajn agojn.
Antonio Moltó, prezidanto de la unuiĝo de kubaj ĵurnalistoj, dankis la partoprenon de la kontrolistino en la renkontiĝo de tiu spaco Catalejo, fondita por la profunda debatado kaj konstruado kolektiva.
Li ankaŭ anoncis la kreadon de kurso por interŝanĝi kun la komunikantoj kaj funkciuloj de la diversaj institucioj pri atento kaj laboro kun la gazetaro, temo urĝa en la nunaj tempoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up