Kuba ĉefministro alvokas agi kun kontrolo fronte al koruptado kaj malleĝeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-18 10:05:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 18 (RHK) La kuba ĉefministro Manuel Marrero alvokis agi  kun kontrolo,  discipline  kaj ordige rilate  la ekonomian aferojn per komuna laboro ekde la registaro.

En  laborkunsido, kie estas analizitaj tiaj urĝaj aferoj, la ĉefministro urĝigis pligrandigajn agojn por kontraŭstari la videblajn deliktojn kaj kontraŭleĝojn en la teritorioj, dum emfaze substrekis, ke tio ne estas konfrontiĝo kontraŭ la novaj ekonomiaj agantoj, sed batalo kontraŭ tiuj, kiuj agas malantaŭ la leĝo, sen distingi formojn de proprieto.

La kuba registarestro certigis, ke en la 15 provincoj kaj en la speciala municipo Isla de la Juventud estas farataj agoj celantaj bremsi ŝteladon, akaparon kaj korupton, surbaze de la ĝeneralaj direktivoj aprobitaj en la lasta Konsilio de Ministroj por trakti  ĉi tiujn problemojn.

Same, li petis pli da postulo kaj kontrolo de ŝtataj estaĵoj, el kiuj, li asertis, ofte eliras la produktoj uzataj por spekulado.

"Ni ne povas esti kontemplaj, nek havi pasivecon agi fronte al ĉi tiuj realaĵoj," konkludis la registarestro.

En la renkontiĝo, kiun li kunligis per videokonferenco de la Palaco de la Revolucio, la ĉefministro postulis rigora plenumo de ĉi tiu ampleksa plano por batali kontraŭ tiu ĉi fenomeno de spekulado kaj troiigitaj prezoj.


Fonto: rejeto de la prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up