Díaz-Canel ratifas fidon je tio ke Kubo venkos fronte al malbono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-17 17:05:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 17 (RHK) Per mesaĝo en  twitter  la ŝtatestro skribis: “Forto, Kubo. Ni plu vivos, impulsante la ekonomion kaj venkante”. Li kundividis la dokumenton “Strategio kuba post Kovim-19: la registaro venkinta la pandemio pretas alfronti la krizon, publikigita en la portalo  Cubadebate.

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel  sciigiis dum eksterordinara sesio de la ministra konsilantaro, ke la strategio por impulsi la ekonomion kaj alfronti la mondan krizon provokitan de Kovim-19, estis aprobita pasintsemajne de la politika buroo de la komunista partio, prezidita de Raúl Castro.

Inter la ĉefaj temoj traktitaj estis la strategio por alfronti la Kovim-19 kaj  la nacian planon de ekonomika kaj socia evoluigo, aprobota en la ministra konsilantaro.

La prezidento agnoskis la sekvojn de la krizo kaŭze de la pandemio kaj la tutfalo de paradigmoj impulsitaj de la imperiismo.

Ankaŭ pritraktis la libron de Bolton, kiu evidentigas la kalumniojn kaj mensogojn uzatajn de la usona registaro por atingi siajn celojn, la persekutadon kontraŭ Kubo kaj Venezuelo plus la sieĝo kontraŭ la brulaĵoj inter ambaŭ landoj.

Li ankaŭ priparolis kiel la malamikoj spekulacias pri decidoj, kiuj estas necesaj por solvi niajn ekonomiajn problemojn kaj kiel la malamikoj, per siaj amaskomunikiloj laboradis por semi la malesperon. Ili, tamen, ne parolas pri nia plej granda obstaklo, la ekonomia sieĝo trudata de Usono, li denuncis.

Li klarigis ke oni aldonos grupon de ekonomiaj agantoj, por sumi produktojn; se ni ankaŭ bezonas ekvendi grupojn de  produktojn en forta valuro por uzi tion monon cele al fortigo de nia ekonomio, klarigis la prezidento.

Li ankaŭ sciigis ke inter la decidoj estas distribui ekstrajn produktojn per la  baza  provizo-sistemo.

Li klarigis, ke kvankam, fakte, niaj vendejoj estas parte senprovizitaj, tio okazas ĉefe pro la usona persekuto de niaj financoj, kio iĝis pli forta dum tiuj ĉi monatoj de pandemia sekvo.

Kvankam kelkaj decidoj ŝajne bonas por kelkaj, la realo estas ke, je la fino, ili bonefikas por multaj, pro ĝia bona efiko en la tutlanda ekonomio.

Díaz-Canel klarigis ke la kontentigaj rezultoj de la batalo fronte al la Kovim-19, nun permesas al ni koncentri la klopodojn en la ekonomia rekuperiĝo.

Evoluigi la ekonomio signifas oferti pliajn bonfarojn al la popolo; forigi la obstaklojn al la ekonomiaj procezo, starigi la gvidliniojn jam aprobitajn tiucele.

La transformoj de tiu ĉi etapo okazos iom post iom, sed oni avancos en ĉiu el ili samtempe.

Ni devas lerni vivi per malpli da importado kaj pli da eksportado; potencigi la nacian produktadon kaj starigi sinsekvojn de agadoj surbaze de prioritatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up