Diaz-Canel asertas ke Kubo venkos la Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-18 10:26:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 18 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel (sur la foto) asertis ĉi-merkrede, ke "en la plej kritikaj momentoj por la lando, ni subtenas la firman konvinkon, ke  sukcesos "en la batalo kontraŭ Kovim-19.

En sia Tviter-konto, la prezidento alkroĉis materialon publikigitan en la gazeto Juventud Rebelde sub la titolo 'Meti koron, inteligenton kaj raciecon en la landon', kiu priskribas unu el la kunvenoj, kiujn li okazigis ĉe la Revolucia Palaco kun fakuloj kaj sciencistoj, kiuj batalas kontraŭ la nova kronviruso, kaj la provizora specialgrupo de la registaro por alfronti la pandemion.

En los momentos más críticos para el país, mantenemos la firme convicción de que saldremos adelante. #Cuba sabe poner siempre el extra.https://t.co/S4L12LaJzT  — Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) August 18, 2021

Dum la kunveno, Díaz-Canel ankaŭ raportis al la esenca tasko garantii medikamentan oksigenon, kaj trakti inteligentecon kaj senton de ŝparado antaŭ malfacilaĵoj derivitaj de la malstabileco de la nacia elektro-energia sistemo.

En alia tuito, la prezidento konfirmis sian fidon pri la rezultoj de kuba scienco en la nuna kunteksto, kiam la talento kaj penado de tiuj, kiuj alfrontas Kovim-19 tra la bioteknologio kaj en la plantoj, kie imunogenoj estas fabrikitaj, kun la rapideco necesa por atingi la loĝantaron kiel eble plej rapide.

Nuestras vacunas han probado eficacia frente a todas las cepas del virus. Con ellas y cumpliendo las tres reglas básicas: mascarillas, distanciamiento físico y social e higiene, les aseguro que controlaremos la #COVID19 .

La kuba ŝtatestro sisteme insistas pri civitana respondeco tranĉi la kontaĝon kun la mortiga malsano, kiu en 17 monatoj en la lando kostis la vivon de pli ol 4 mil homoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up