Kubo raportas 83 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-20 09:39:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dro. Francisco Durán, estro de epidemiologio de Minsap

Havano,  aŭg  20 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán, informis  ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis  83 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  3565  personoj. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  1361  pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 5116  samplojn, el ili 83 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 346 439 studitajn samplojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 83,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  333  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 57,7% estis sen simptomaj. El la totalo 62 estas de Havano.

La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 2,56% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2894  jam rekuperiĝintaj (31  pliaj hieraŭ). Naŭ  pacientoj  estas en grava stato kaj 3 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   22 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,52 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 11 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,58%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon, tamen,   Havano estas en   fazo de loka transmisiado,  dum  la najbara provinco Artemisa retroiris al la dua fazo.

La situacio de la kuba ĉefurbo estas ne bona kaj tial la aŭtoritatuloj insistas pri memdisciplino kaj plenumo de la higienaj kaj sanitaraj regulaĵoj. Havano intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da  testoj  pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up