Havano fleksigas limigojn kaj restarigas produktadon, servojn kaj lernejan kurson

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-01 11:36:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

García Zapata, guberniestro de Havano foto: PL

Havano, okt 1 (RHK) Post unumonata periodo de limigaj regulaĵoj por fortigi la fizikan kaj socian distanciĝon kaj eviti la propagadon de la epidemio, la aŭtoritatuloj de la ĉefurbo anoncis la restarigon de servoj, produktivaj agadoj kaj la lerneja kurso, sen preteratenti la disciplinon, la   personan zorgadon, kaj respondecon individuan, familian, institucian kaj komunuman.

Reinaldo García Zapata, vicprezidanto de la defenda konsilantaro en la provinco, deklaris en la televida programo Ronda Tablo ke en la plimulto de la loĝantaro, de la institucioj kaj organizoj estis tre pozitivaj la sekvoj de la adoptitaj regulaĵoj en septembro, kiu fermas kun tendenco al malkresko de la konfirmitaj kazoj kaj aktivaj kazoj, de eventoj kaj kontaĝ-fokusoj kaj la nombro da pacientoj krizaj, gravaj kaj forpasintaj, rilate al aŭgusto.

Surbaze de la pritaksoj faritaj pri la epidemiologia situacio de la teritorio, oni decidis elimini kelkajn limigajn regulaĵojn, kaj proponi aliajn en la socia kaj ekonomia agadoj, kiuj certigu la nivelojn de produktado kaj servoj kvalitaj, aparte kiam la ŝtato agadis por protekti la loĝantaron.

Oni daŭre impulsos la telelaboron kaj laboron je distanco, kaj same multobligos la produktadon kaj servojn, taksante la situacion de tiuj personoj, kiuj povas ree eklabori.

Oni eliminos la malpermeson pri movebleco de la personoj en la nokta horaro kaj limigojn  por aŭtoj kaj aliaj transportiloj.

Estas deviga la korekta uzo de nazbuŝaj protektiloj, la fizika distanciĝo en publikaj lokoj kaj laborlokoj kaj temperatura kontrolo, sciigis la guberniestro.

Oni restarigos la publikan transporton ekde la venonta sabato, sed daŭre restos nuligita la interprovinca transporto el kaj al Havano, kaj la eniro kaj eliro de la ĉefurbo, nur estos specialaj permesoj escepte rajtigeblaj.
La guberniestro provinca anoncis la revenon al la normala horaro en vendejoj kaj merkatoj ĉiuspecaj, kaj ankaŭ oni ekvendos ĉiuspecajn produktojn, ne nur nutraĵojn kaj purigajn produktojn.

Oni restarigas la komercajn agojn uzante nur 50% de la kapacitoj, krom diskejoj kaj drinkejoj, kiuj restos ankoraŭ ne rajtigitaj labori; li klarigis ke publikaj aŭ privataj festoj estos permesataj kondiĉe ke oni  garantiu la necesan fizikan distanciĝon.

Oni rajtigas la malfermon de plaĝoj kaj naĝegoj, ĉi-lastaj  nur je 30% de la kapacito. 

Laŭ la informoj, la lerneja kurso rekomenciĝos la 2-an de novembro. Tiucele oni garantios revenon de la instruistoj, kiuj loĝas en aliaj provincoj kaj la preparon de la studentoj de la 12-a grado en kvar semajnoj.

La guberniestro ankaŭ informis  la decidon daŭre apliki la dekreton 14/2020 rilate monpunojn severajn kontraŭ tiuj, kiuj malrespektu la limigajn regulaĵojn rilate al la Covid-19,  kaj ankaŭ kontraŭ malrespektojn de la sanitaraj regulaĵoj lige al la kampanjo  prevente al aliaj tropikaj malsanoj.

La asistaj servoj kuracaj renoviĝas en ĉiuj niveloj kaj daŭre subtenos la sanservojn.

La guberniestro insistis pri la bezono levi la individuan kaj familian respondecon por la sano en la venontaj etapoj, kaj ne redukti la postulemon, kontrolon kaj disciplinon rilate la sanitarajn regulaĵojn por la ĉefurbo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up