Arto kaj kulturo rekomencas la lernejan kurson

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-02 10:20:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 2 (RHK) La artaj lernejoj rekomencas la kurson 2019-2020 post monatoj da intensaj zorgoj, necertecoj, nostalgioj kaj esperoj provokitaj de la pandemio. 

Laŭ raporto de la gazeto Cubarte, oni sciigas ke la koncernaj aŭtoritatuloj vizitis la Nacian Centro de Artlernejoj, kie eblis konstati la entuziasmon kaj laborojn faritajn por prepari la lernejojn.

En la elementa muzika lernejo Manuel Saumell, la estraro konfirmis ke la instruistaro pretas por akcepti la gestudentojn kaj ĉiuj kondiĉoj estas kreitaj.

Ili posedas ĉiujn necesajn studmaterialojn kaj la profesoraron en diversaj fakoj; krome, ĉi-foje la lernejo havos aldonajn klasoĉambrojn kie la gestudentoj kaj instruistoj povos labori kun pli da spaco.

Aliflanke, la lernejo Alejandro García Caturla, kiu havis malbonan staton antaŭe, estis riparita kaj nun havas tre bonajn kondiĉojn; en tiu ĉi lernejo la studentoj trapasas de la 4-a ĝis la 9-a grado en la muzika fako.

La arta lernejo San Alejandro, estas historia akademio landa, kies direktoro kaj skulptisto Lezmes Larroza, asertis ke oni jam preparis ĉiujn kondiĉojn, kaj ili posedas novan spacon por dialogi kaj interŝanĝi kun la familioj kaj la loĝantaro.

Temas pri oficejo por atento al la familio kaj la loĝantaro, kiu inaŭguriĝas ĉi-foje por klarigi ĉiujn demandojn.
Oni inaŭguris en la departemento de Nacia Informado de la nacia centro de artlernejoj, spacon kie oni povas uzi interreta vojo per videokonferencoj, por starigi komunikon kun ĉiuj lernejo de la lando, por oriente kaj debati pri esencaj temoj koncerna al la arta klerigado en Kubo.

Tiel komenciĝas la lerneja kurso en la artlernejoj de Havano, intenco kiu skizas novan rekomencon de la vivo por gestudentoj, instruistaro kaj familioj, kiuj rekonas la artan klerigado kiel animon de la kuba nacio.

Fonto: http://cubarte.cult.cu/periodico-cubarte/reinicio-del-curso-en-las-escuelas-de-arte-de-la-ciudad-garantia-del-arte-y-de-vida/


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up