Kubo rekomencos la lernejan kurson kun 97,8% de sia instruistaro en klasĉambroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-08 08:21:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ena Elsa Velézquez Cobiella, ministrino pri Edukado

Havano, sep 8 (RHK) Kubo devas rekomenci la lernejan jaron kun 97,8% de la necesaj instruistoj antaŭ la klasĉambro, "sen uzi alternativojn", anoncis d-rino Ena Elsa Velázquez Cobiella, ministrino pri edukado.

Pri la instrua kovrado en Havano (pli ol 90%), la ministrino diris al la gazeto  Granma, ke la provinco "multe pliboniĝis" tiurilate, kaj en la kazo de tagaj vartejoj, de la kompletigo de edukistoj kaj pedagogiaj helpantoj, la nombro de petoj sen respondoj malpliiĝis.

Ĉi tiu stabo de instruistoj, ŝi certigis, estas la plej alta en la lastaj jaroj kaj, post kiam rekompencaj aktivaĵoj rekomencos, ĝi favoros individuan laboron kun studentoj, kaj la kreon de pli malgrandaj grupoj, kiuj garantias distanciĝon en la klasĉambroj.

Ĉi tiun 8-an de septembro, Kubo festas la Internacian Tagon de Legopovo kun la okazigo de la virtuala fakgrupo  60-a Datreveno de la kuba alfabetiga kampanjo, revolucio en edukado, kiu parolos pri la rolo de ĉefkomandanto Fidel Castro kaj d-ro Armando Hart en la epopeo.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up