Francio kaj Kubo en la aktualiga procezo de la kuba ekonomio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-06 07:59:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Francio deziras akompani Kubon en la procezo de aktualigo de sia ekonomia modelo, asertis la ŝtata sekretario de komerco ekstera, de  turismo kaj de la francoj en eksterlando, Matthías Fekl.

La kubanoj decidis modernigi kaj aktualigi sian ekonomian modelon kaj Francio deziras ilin akompani en tiu ĉi historia momento, sed ili mem skribos sian historion, li aldonis al la informagentejo Prensa Latina.

Fekl  precizigis ke tiu ĉi estas unu el la ideoj de la vizito  farota de  la franca prezidento  Francois Hollande al Kubo la venontan 11-an de majo.

Ĝuste tial, dum tiuj tagoj kreiĝos spaco de ekonomia cerbumado, specife temas pri forumo bone prilaborita por interŝanĝo inter ambaŭ partoj, li emfazis.

 

 

 

Oni ankaŭ inaŭguros novan sidejon de la franca alianco en Kubo, kiu situos en la Palaco Gómez, konstruaĵo disponigita de la insulo kaj renovigita  de la oficejo de la historiisto de Havano, Eusebio Leal.

Li esprimis ke estas bela sidejo situanta en la koro de Havano, kiu konsistigos ejon de interŝanĝo kaj de kultura vivo franca-kuba.

La vizito de Hollande, li emfazas, okazas ene de firma bazo de rilatoj tre malnovaj kaj streĉaj inter la du landoj kaj estos la unua oficiala vizito de ŝtatestro franca al Kubo depost la venko de la insula revolucio.

Ekzistas tre malnovaj rilatoj inter Kubo kaj Francio, vere historiaj  kiuj datiĝas de la 19-a jarcento, kiam la franco Víctor Hugo verkis tre kortuŝajn leterojn pri la sendependeco de Kubo.

Fekl esprimis ke laŭlonge  de la 20-a jarcento tiuj rilatoj manifestiĝis diversmaniere, en kulturaj interŝanĝoj tre proksimaj; sed ankaŭ la ekonomiaj rilatoj ekzistas, “Francio ĉiam estis apud Kubo en tre malfacilaj momentoj, specife dum la  Speciala Periodo komence de la 90-aj jaroj kiam Kubo perdis ĉiujn ekonomiajn partnerojn kun la malapero de Sovetunio”, li aldonis.

En la ekonomia kampo ekzistas sektoroj en kiuj ni ĉeestas kiel turismo kaj konstruado, li aldonis. Ĉiuj kunlaboraj agadoj en la ekonomio estas malfermaj en infrastrukturo, transporto, energio, financoj, kaj pasintmarte estis subskribitaj kun la insulo interkonsentoj pri esploroj en la agrikulturo kaj agronutrado.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up