Kubo strebas al nutra sekureco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-23 10:12:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Cienfuegos, nov 23 (RHK) Dum vizito al tiu centrosuda provinco, la dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado Ventura alvokis la laboristaron streĉigi ĉiujn fortojn kaj ne perdi tempon sur la kampoj por laŭeble renversi la damaĝojn provokitajn de la tropika ŝtormo Eta en la teritorio.
 
Li ankaŭ alvokis mobilizi laborforton, ĉefe en agadoj efikecaj kaj atente al la nombro da homoj.

Laŭlonge de tiu ĉi labortago, li vizitis preskaŭ ĉiujn centrojn agrokulturajn de la teritorio, kie konstatis ke la laboristoj agas senlace por mildigi la situacion kreitan de la intensaj pluvoj kaj malfruiĝoj estigitaj.

Siaflanke, Félix Duartes Ortega, membro de la centra komitato kaj unua sekretario de la partio en la provinco, kiu akompanis la duan sekretarion, informis lin pri 900 hektaroj de teroj, kiuj postrestis en la plantado de la nuna sezono en la regiono de Horquita, kaj aliaj 300 hektaroj ĉe Juaraguá, ambaŭ situantaj en la municipo Abreus, kiuj estis vizititaj de Machado Ventura.

Oni informis ke ekzistas la maŝinaro, la krudaĵoj kaj la homoj pretaj por la laboro per ĉiuj semoj bezonataj por la diversaj kultivoj.

Fonto: Granma 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up