FAO-Cuba: antaŭprojekto leĝa pri suvereno kaj sekureco nutra (SSAN)

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-07 11:13:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

FAO

La agoj de la kuba ŝtato kaj registaro por kuraĝigi kaj garantii pli grandan nutraĵan produktadon manifestiĝas en la decidoj adoptitaj por antaŭenigi agrikulturon, kaj ankaŭ  en la politiko pri produkta merkatado, inter aliaj.

Ĉi tiuj ne estas izolitaj agoj, sed estas parto de la laboro celanta krei la kondiĉojn por fortigi la nutraĵan sekurecon de la tuta loĝantaro, aprobita en artikolo 77 de la Konstitucio, kiu establas, ke ĉiuj homoj rajtas ricevi sanan kaj taŭgan manĝaĵon.

Tiusence la plej freŝa raporto publikigita de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO) donas raporton pri la plej gravaj rezultoj akiritaj de Kubo ĝis la fino de 2020 kaj ankaŭ pri la prioritatoj por kunlaboro inter 2021 kaj 2024.

De kiam la kunlaboro de FAO en Kubo oficiale komenciĝis en 1978, la lando entreprenis valorajn agojn por fortigi nutraĵan sekurecon kaj suverenecon.

Tiusence la kunlaboro inter Kubo kaj la FAO markis gravajn momentojn, inter kiuj la aprobo de la projekto Granda Klimata Rezisteco de Kamparaj Domanaroj kaj Komunumoj (IRES), la rajtigo de la Eduka Plano pri Nutra Suvereneco kaj Nutrado, kaj la ellaborado de la Projekto de Leĝo pri Suvereneco kaj Sekureco pri Nutraĵoj kaj Nutrado (SSAN), kiu jam estas en la leĝdona tagordo de la landa asembleo por aprobo en oktobro ĉi-jare.

Parolante al la kuba agentejo  Prensa Latina, la reprezentanto de FAO en Kubo, Marcelo Resende, reliefigis ĝuste la prioritaton, kiun la kariba nacio donas al ĉi tiu afero, inkluzivante ĝin en sian konstitucian tekston.

La specialisto asertis, ke la fakto agnoski la rajton je manĝo en la Ĉarto konstitucia  ne oftas en la regiono, do estas granda paŝo antaŭen, ke Kubo enmetis ĝin en sian Konstitucion kaj precizigis ke  por atesti kiel fari ĝin bezonatas  leĝo, ĉi-kaze la Leĝo SSAN, kies projekto estas preta por aprobo de la Nacia Asembleo en oktobro.

La Leĝo SSAN registras du prioritatajn areojn: unu dediĉita al inkluzivaj nutraĵaj sistemoj kontraŭ subnutrado, kaj ĝi starigos gvidliniojn por nacia manĝa sistemo bazita sur sana manĝado.

La leĝo havos gravajn ĉapitrojn pri distribuado de manĝaĵoj, kolektado, perfektigo de la kuba manĝa sistemo, kaj ĝi estos la gvidlinio sekvota, kune kun la Konstitucio, de la ŝtataj institucioj.

La dua prioritata areo de la SSAN-Leĝo emfazas alfronti klimatan ŝanĝon, pliigi fortikecon kaj fortigi administradon de katastrofa redukto en daŭrigeblaj produktivaj pejzaĝoj.

Al tio aldoniĝas la komenco en la kariba nacio de la projekto Plifortigi daŭrigeblan administradon de la Nacia Komitato de CODEX, organo kreita de FAO kaj la Monda San-Organizo por disvolvi manĝajn normojn.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up