Ni ne akceptas enmiksiĝojn: ni defendas la kuban Revolucion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-30 09:04:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel surprize alvenis al la junulara renkontiĝo

Havano, nov 30 (RHK) Ĉi-dimanĉe okazis intervidiĝo kunvokita de la junularo en la parko Trillo situanta en la municipo Centra Havano, kie miloj da gejunuloj defendis la patrolandon fronte al nova manipula kampanjo desegnita kontraŭ la insulo ekde Usono,  rifuzita tutenergie kune kun la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel. 

Tiu estis renkontiĝo favore al defendo de la Revolucio fronte al nova provoko. Tie evidentiĝis la fido je la venko kaj povo de la vero de José Martí, Fidel kaj Raúl, sed ankaŭ de la mambisa generalo Quintín Bandera, fama pro liaj bataloj per maĉeto en la tri militoj por la kuba sendependiĝo. 

La alveno de la prezidento surprizis la kunvenintojn kaj levis la animojn de tiuj, kiuj subtenis la forton de liaj paroloj.
“La popolo estas surstrate, ni ne akceptas enmiksiĝojn de eksteraj registaroj. Niajn problemojn ni solvos inter ni”.

La prezidento ree emfazis ke en Kubo estas dialogo-spaco por ĉio farota favore al socialismo kaj por la Revolucio, ĉar tio signifas favore al la revolucia, solidara kaj internaciista popolo.

La prezidento petis al la ĉeestantoj kunkanti kanzonon de la komponisto Silvio Rodríguez, lia preferata, “ĉar hodiaŭ estas unu el tiuj tagoj, kiam ni devas peti al la mortintoj de nia feliĉo, kaj al niaj herooj, pardonon pro ĉi tiuj tagoj”
Sekvis granda ĥoruso, kiu kantis: “vivas mi en libera land´, kiu povas nur esti libera, en tiu ĉi tero kaj ĉi-momente, kaj mi feliĉas ĉar mi gigantas…”

En tiu centra parko havana ankaŭ ĉeestis famaj sportistoj kiel Alberto Juantorena, María Caridad Colón kaj Ana Fidelia Quirot. Ĝuste ekde la kvara posttameze, trobadoroj, kantistoj kaj oratoroj ratifis la posteularon de tiu ĉi popolo.

Studento de la fakultato de matematiko de la havana universitato, José Julián Díaz, esprimis ek “tiu ĉi estis bona okazo por arigi la gejunulojn kaj esprimi niajn ideojn pri la defendo de la principoj de la Revolucio, kiun ni kredas. 

“Ni volas esprimi al la mondo, ke nia junularo reale volas la Revolucion. Hodiaŭ nin kunvokis niaj valoroj, niaj principoj kaj nia fido je socialismo”.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up