Donald Trump insistas faligi la kuban revolucion (I)

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-08 12:00:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hodiaŭ ni proponas al vi serion de mallongaj tekstoj, kiuj celas montri  vi la kuban vidpunkton pri la realo nuntempa de la insulo, submetata je tio klasigita kiel milito en tri dimensioj, ekonomia, politika kaj kultura.

Tre verŝajne la grandaj amasmedioj tiel nomataj okcidentaj, intensigas siajn fikampanjojn kontraŭ la kariba insulo, kaj certe, la kapablo atingi grandajn plimultojn estas al ni limigitaj de la grandaj monopoloj de informado kaj komunikado. Tial, la unua temo kiun ni proponas fontas el kuba esploristo kaj ĵurnalisto, kiu aperigis artikolon en la kuba gazeto Granma sub la titolo Donald Trump insistas faligi la kuban Revolucion.

En la artikolo la ĵurnalisto amplekse raportas, per datumoj kaj historiaj antaŭaĵoj. Jen la unua parto:

La eksprezidanto de Usono kaj kandidato por okupi la plej altan postenon por la dua fojo en la Blanka Domo, Donald Trump, lastatempe certigis, en video diskonigita en la reto Truth Social, ke li ĉesigos la Kuban Revolucion.

"La gvidado en Kubo povus esti ŝanĝita, se mi estas reelektita la 5-an de novembro 2024... Biden estis tre malforta kun la komunistoj, mi subtenas la kuban popolon", li deklaris.

Kio fakte estas la helpo, kiun ni kubanoj devus atendi de la eksprezidento? Kiu vere estas ĉi tiu homo, kiu proklamas sin la "liberiganto" de la kubanoj?

La eksprezidento respondecas, dum sia antaŭa registaro, pri la aplikado de 243 pundecidoj kontraŭ la popolo de Kubo. La malamikecpolitiko de lia administracio trudis agojn kiuj trafis ĉiujn sferojn de socio kaj la vivojn de la civitanoj de la Insulo.

Sen ajna konsidero, la reganta magnato profitis la situacion kreitan de la Covid-19 por akcenti la damaĝon kaj suferon al la loĝantoj de la insularo.

En la dua parto de tiu ĉi temo, venontsemajne, vi aŭdos nur pri kelkaj agoj faritaj de Trump dum sia unua tempo en la Blanka Domo, kiu rekte trafis la enspezofontojn de Kubo kaj ties sekvojn por la normala vivo de ĉiuj kubanoj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up