Defendas Kubo bezonon pri nova internacia ekonomia ordo .

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-25 08:54:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĝenevo, 25 jan (RHK) Dum kunsido de la komisiono pri scienco kaj teknologio por evoluo, de UN  sesianta en tiu ĉi svisa urbo, Kubo defendis la bezonon pri nova internacia ekonomia ordo, en kiu oni eliminu la monopolojn teknologiajn kaj  konajn.

Dum la kunsido, la estro pri ekonomiaj aferoj de la direkcio pri multflankaj aferoj de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Maria del Carmen Herrera Caseiro, parolis pri la grandaj defioj alfrontataj de la sudaj landoj, kiuj ne disponas je la necesaj rimedoj por impulsi la starigon de la Agendo 2030 kaj la Celaro pri Daŭrigebla Evoluo, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Post prikonsideri ke la novigaj vidpunktoj ne sufiĉas por impulsi la Agendon, ŝi alvokis al funkciigo de nova ekonomia internacia ordo, kiu inkluzivas la eliminon de monopoloj teknologiaj kaj konaj.

La kuba diplomato defendis novan financan arkitekturon internacian kaj subtenis ke la evoluintaj landoj devas plenumi siajn devontigojn rilate oficialan asistadon por evoluigo.

Herrera Caseiro elstarigis la gravecon pri investado en kernaj sektoroj, inkluzive de eksterlandaj investoj rektaj en la evolulandoj kaj la bezonon impulsi la internacian kunlaboron.

Rilate al Kubo ŝi emfazis la avancojn atingitajn en la scienco, la teknologio kaj novigoj, samkiel pri la pozitivaj rezultoj en la bioteknologio, agrikulturo kaj sano.

Kubo sukcesis tiujn atingojn malgraŭ la damaĝoj provokitaj de la usona sieĝo ekonomia altrudata de Usono dum pli ol 50 jaroj.

Kongrue al komuniko de la ambasado de Havano en Ĝenevo, la komisiono pri scienco kaj teknologio por evoluo de UN, sesiis kun la ĉeesto de reprezentantoj de pluraj landoj.

En la kunsido oni pritraktis la novigajn fokusojn por subteni la starigon de la Agendo 2030 kaj la Celaro pri Daŭrigebla Evoluo, samkiel la rolon de la scienco, la teknologio kaj la novigoj por garantii la nutran sekurecon ĝis 2030.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up