La Kontraŭimperiisma Internacio rifuzas inkluzivigon de Kubo en liston de landoj subtenantaj terorismon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-08 12:03:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Komuniko

Tegucigalpa, feb 8 (RHK) La Kontraŭimperiisma Internacio, (IA, hispanlingve), kondamnis la inkluzivigon de Kubo en la liston de landoj subtenantaj terorismon per komuniko diskonigita en la socia reto Tvitero.

Kongrue al la principoj de respekto kaj memdetermino de la popoloj kaj la internacia juro, la IA esprimis sian rifuzon kontraŭ tiu decido adoptita la 11-an de januaro flanke de la ŝtatdepartemento usona, dum la mandato antaŭa, kaj ĝin taksis kruela. 

La komuniko energie kondamnas la imperian celon de Vaŝingtono roli la mondan policon kaj ties memnomumon kiel unuflanka juĝisto, kiu fabrikas listojn je la deziro de siaj ambiciaj interesoj.

La dokumento subskribita de la hondura eksprezidento José Manuel Zelaya kaj la galega politikisto Lois Pérez Loira, memorigas ke tiu enmiksiĝa politiko jam provokis centmilojn da forpasintoj en Latinameriko kaj la mondo.

La dokumento pritaksas la ekonomian sieĝon de Vaŝingtono kontraŭ Kubo kiel krima, senhoma kaj genocida.

Tial estas nepre ke la nova usona administracio de Joe Biden rapide korektu tiun hontigan agon de politika pirateco, esprimas la komuniko de IA.

La komuniko de la kontraŭimperiisma internacio, instigas al la usona registaro ĉesigi la ekonomian blokadon kontraŭ Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up