Kuba parlamento rifuzas inkluzivigon de Kubo en liston de landoj subtenantaj terorismon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-12 18:14:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 12 (RHK) La komisiono de internaciaj rilatoj de la nacia asembleo de la popola povo de Kubo rifuzas kaj kondamnas la cinikan inkluzivigon de nia lando en liston unuflankan,  kiu pritaksas nin kiel ŝtato subtenanta terorismon. 

Ili malhavas aŭtoritaton aŭ mandaton internacian, des malpli moralan por tion fari, kiam envero ili impulsas, subtenas kaj financas terorismon, kaj samtempe protektas siajn agantojn kaj murdistojn, kiuj post fari siajn krimaĵojn, libere promenas en la usona teritorio.

La kubaj parlamentanoj asertas ke temas pri unu el lastaj batoj de la administracio de Trump kontraŭ Kubo por pli intensigi sian ekonomian militon kaj fermi la sieĝon genocidan per kiu ili klopodas strangoli la insulan popolon.

La kubaj parlamentanoj denuncas antaŭ la mondaj homologoj tiun ĉi novan agreson. La administracio Trump, ĝiaj agloj kaj la mafio kuba-usona fiaskis.

La patrolando de Martí kaj de Fidel, libera, suverena, sendependa, kontraŭimperiisma kaj socialista ne estos venkita.

La parlamenta deklaro emfazas ke Kubo celebras sian 62-an datrevenon de bataloj kaj venkoj kun la solidareco de siaj fratoj tra la mondo, per la forto, firmeco kaj revolucia pasio de la unua tago.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up