Dialogas Raúl Castro kun la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-09 08:35:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 9 (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio de Kubo, Raúl Castro, kaj Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la komunista partio kaj prezidento de Vjetnamio, dialogis per telefono post la okazigo de la Dektria Kongreso de tiu politika organizo.

La noto de la gazeto Granma, Raúl Castro gratulis la amikon Phu Trong pro ties elektiĝo fronte al la partio, laŭdis la rezultojn de la kongreso kaj dankis pro la senkondiĉa kontribuo al la kuba Revolucio.

Dum la dialogo, ambaŭ gvidantoj “elstarigis la amikecon, solidarecon kaj reciprokan fidon, kiuj ligas ambaŭ popolojn, partiojn kaj registarojn dum ses jardekoj de ekzemplaj rilatoj.”

Aldone, ili ratifis la decidon streĉigi ankoraŭ pli “la historiajn ligojn fratecajn forĝitajn de la gvidantoj Fidel Castro Ruz kaj Ho Chi Minh”.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up