Kubo kaj la Eŭropa Unio dialogos pri subpremreguloj unuflankaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-24 16:58:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 24 (RHK) La tria dialogo pri subpremaj reguloj unuflankaj Kubo-Eŭropa Unio okazos ĉi-ĵaŭde en formato virtuala, kiel kontinueco de la renkontiĝo okazinta en novembro 2019.

Tiu ĉi kunsido okazas, krome, laŭ la Interkonsento de Politika kaj Kunlabora Dialogo konsentita inter Kubo kaj la Eŭropa Unio en 2016, starigita provizore en 2017.

La ĉefaj temoj traktotaj estos la trudiĝo de subpremaj reguloj unuflankaj kiel maniero fari politikan kaj ekonomian premon kontraŭ la ŝtatoj, samkiel la kadroj jura kaj praktika de la ekzistanta leĝaro en la Eŭropa Unio por kontraŭstari la eksterteritorian aplikon de leĝoj truditaj de triaj landoj.

La kuban delegitaron prezidas la ĝenerala direktorino a.i. de multflankaj aferoj kaj internacia juro de la ministerio pri eksteraj aferoj, Maria del Carmen Herrera Caseiro.

Ĝi ĉeestos tiun ĉi mekanismon por denunci la akriĝon de la sieĝo trudita de Usono kontraŭ Kubo en la kunteksto de batalo kontraŭ la Kovim-19, politiko kiu formas la  ensemblon da subpremaj reguloj unuflankaj  pli longe aplikataj en la tuta historio.

Kiel parto de la dialogo, reprezentantoj de la civila socio kuba kaj eŭropa interŝanĝas pri la damaĝoj provokitaj de tiuj ĉi subpremaj reguloj.


Fonto: Cubaminrex
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up