Komuna kunveno Kubo-Eŭropa Unio okazinta en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-26 14:11:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ambaŭ partioj emfazis la konstruan volon, kiu karakterizas la renkontiĝon.
Foto: Vladimir Molina

Havano, maj 26 (RHK) La tria Komuna Konsilio de Eŭropa Unio (EU)-Kubo kunsidas ĉi-vendrede en Havano, en konstruiva etoso, por plifortigi la dulandajn rilatojn.

La kunvenon prezidas la vicĉefministro kaj ministro pri ekstera komerco de Kubo, Ricardo Cabrisas; kaj la Alta Reprezentanto de EU por Eksterlandaj Aferoj kaj Sekureco, kaj Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, Josep Borrell.

Bonvenigante la ministron pri eksteraj aferoj de EU, kaj membrojn de la diplomatiaj korpusoj akredititaj en Havano, Cabrisas emfazis la intereson antaŭenigi la efektivigon de la Interkonsento pri Politika Dialogo kaj Kunlaborado inter la partioj.

La vicĉefministro salutis la reprezentantaron de Svedio komisiita de la rotacia prezidanteco de la komunuma bloko de 27 nacioj, kaj deziris sukceson al Hispanio, kiu alprenos gvidadon la 1-an de julio.

Borrell siaflanke laŭdis la etoson de sincereco kaj konstrua volo, kun kiu rekomenciĝas la dialogoj de la tria Komuna Konsilio, kiu fermas ĉi tiun ciklon de interparolo pri la progreso de la ADPC.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up