La komunista junularo estas sola fonto kaj respondeca pri la Partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-17 10:07:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 17 (RHK) Dum la unua labosrsesi de la 8-a kongreso de la Partio, la delegitoj eklaboris en komisionoj; en la 2-a laborkomisiono, gvidita de la dua sekretario José Ramón Machado Ventura, oni analizis la funkciadon kaj ideologian laboron de la junkomunista unio (UJC).

Ĉi-rilate, la dua sekretariino de la nacia komitato de UJC, Aylín Álvarez, certigis ke la junularo estas la sola kaj respondeca fonto de la Partio, kaj ĝia funkciado respondas al preparlaboro por iĝi la posteuloj.

Pri la batalo okazanta en la ciferecaj spacoj, la estro de la ideologia departermento de la  Partio, Víctor Gaute, precizigis ke ne nur ĝi evidentiĝas en la ideologia batalo, sed ankaŭ en la  landdefendo.

Li elstarigis ke la batalo okazas en reala tempo, kun novaj postuloj kaj ni devas ĝin fronti; por tio li instigis la bazajn organizojn de la Partio stimuli aktivismon en la sociaj retoj.

Aliflanke, en la komisiono 3-a, gvidita de Miguel Díaz-Canel, membro de la politika buroo kaj prezidento de la respubliko, oni debatis pri la politiko por formi gvidantojn.

La plej granda defio estas ĉe la gvidantoj, asertis Díaz-Canel,  kaj tiu politiko devas esti tuta sistemo, kaj tial ni bezonas ke la plej bonaj gvidantoj estu enpostenigitaj.

Ni devas kapabligi ilin laŭbezone por esti submetitaj je longaj periodoj malfavoraj, kaj ili devas alpropriĝi je la iloj favorantaj trovi solvojn al la problemoj.

En la komisiono 1, gvidita de la ĉefministro Manuel Marrero, oni pritraktis la ekonomiajn temojn, kaj li esprimis ke spite al la kompleksa scenejo nuntempa, ni ne haltis nek rezignis je estontaj planoj.

Li memorigis la ellaboron de la Nacia Plano por Ekonomia kaj Socia Evoluo ĝis 2030  kadre de la starigo de la gvidlinioj ŝtataj, kies praktika esprimo kuŝas en la strategio sociekonomia, kaj ankaŭ priparolis la batalon kontraŭ la Kovim-19 kiel prioritato, kiu postlasas multajn spertojn.

Hodiaŭ, la delegitoj al la 8-a kongreso partia, plu sesios en laborkomisionoj.


fonto: Granma/Radio Reloj
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up