Pintkunsido G77 plus Ĉinio: pledas Raúl Castro por unueco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-16 08:19:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro partoprenas en Bolivio la pintkunsidon de la Grupo 77 plus Ĉinio kie li memorigis la grandajn defiojn kiuj estigis tiun grupon en la momento kiam ĝi estis fondita en junio de 1964.
Ĝuste al tiu ĉi grupo oni ŝuldas la negocadon kaj aprobon en 1974 de la platformo programa en la batalo kontraŭ malevoluo kaj por pli justa ekonomia monda ordo.
Tiu kaj aliaj gravaj gvidlinioj pri rajtoj kaj devoj ekonomikaj de la ŝtatoj daŭre validas, sed iĝis paradoksaj ĉar nuntempe oni ne plu volas pri ili paroli.
Tamen, la distanco inter Nordo kaj Sudo kreskas, kaj profunda tutmonda ekonomia krizo estas travivata kiel rezulto de la nerenversebla fiasko de novliberalismo, asertis Raúl Castro dum sia parolado.
Li atentigis pri tio ke la celoj de la evoluo interkonsentita de la pintkunsido de la jarmilo de la jaro 2000 ankoraŭ restas neplenumitaj,  ĉar mil 200 milionoj da homoj tutmonde vivas en ekstrema malriĉeco, ekzemple,  kaj la klimata ŝanĝiĝo iĝas grava, kaŭzita,  esence,  pro la modeloj de produktado kaj konsumo senraciaj kaj malŝparemaj  de la industriiĝintaj landoj.
Nur la unueco ebligos al ni regi en nia ampleksa plimulto, asertis la kuba prezidento, kaj tiel ni devus agi se ni volas ke la evoluagendo preter la jaro 2015, kiu devos inkluzivi la celojn de daŭrigebla evoluo, donu respondojn al la strukturaj problemoj de la ekonomioj de niaj landoj, li emfazis, por vere alceli daŭrigeblan evoluon, universalan kaj kongruan al la diversaj evoluniveloj.
Rilate al Kubo,  Raúl Castro emfaze denuncis unu plian fojon la kriman sieĝon altrudatan de la usonaj administracioj jam pli ol 50 jaroj kaj dankis la firman solidarecon de la G77 plus Ĉinio.
Li alvokis la pinktunsidon okaze de ties 50-a datreveno, renovigi la komunan promeson unuigi strebojn kaj fermi la liniojn por konstrui pli justan mondon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up